tradukoj: ca de en es hu nl pt ru

*kontuz/i

*kontuzi

(tr)
MED Difekti pli aŭ malpli profunde organikan teksaĵon, ne ŝirvundante la haŭton: kontuzitaj kubutojZ; la bastono kontuzis al li la dorson; kontuza (netranĉa) instrumento; fari al iu kontuzojn; (figure) mia sento pri justo estis profunde kontuzita.

*kontuzo

(tr)
MED Korpa difekto sekvanta el kontuzado.

tradukoj

anglaj

~i: bruise, contuse.

germanaj

~i: quetschen, prellen; ~o: Quetschung, Prellung.

hispanaj

~i: contusionar; ~o: contusión.

hungaraj

~i: összezúz, zúzódást okoz; ~o: zúzódás.

katalunaj

~i: contusionar; ~o: contusió.

nederlandaj

~i: kneuzen; ~o: kneuzing.

portugalaj

~i: contudir, machucar (contundir), pisar (contundir), magoar (contundir), fazer contusão em; ~o: contusão.

rusaj

~i: ушибить, контузить; ~o: ушиб, контузия.

[^Revo] [kontuz.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.13 2009/09/10 16:33:01 ]