tradukoj: be de en hu pt ru

*konvulsi/o

*konvulsio

1.
Subita nevola streĉo de muskoloj, kiu akompanas iujn malsanajn statojn de nerva sistemo: konvulsio de infano; konvulsia tusado.
2.
Fortega skuado de la vizaĝaj trajtoj aŭ de partoj de la korpo kaŭzita de forta emocio: la konvulsio de malespero streĉis lin; la brakoj etendiĝis supren per konvulsia movo; mano konvulsie kunpremita. SIN:spasmo.

konvulsii

(ntr)
Havi konvulsion.

tradukoj

anglaj

~o : convulsion; ~i : convulse.

belorusaj

~o : канвульсія, сутарга, спазм.

germanaj

~o 1.: Konvulsion, Zuckungskrampf; ~o 2.: Spasmische Bewegung, Spasmus, Zuckungskrampf.

hungaraj

~o : görcs, vonaglás, konvulzió; ~i : görcse van, görbcsben van, vonaglik, rángatódzik.

portugalaj

~o : convulsão (med.).

rusaj

~o 2.: спазм; ~o : судорога, конвульсия.

[^Revo] [konvul.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.10 2009/06/01 16:31:16 ]