tradukoj:
be de en es fr hu nl pl pt ru
*kristal/o
*kristalo
- 1.
-
Ero de korpo, kiu prenas, ĉe solida stato, la formon de regula
aŭ
simetria poliedro:
kuba, prisma kristalo;
kristaloj de marsalo, bismuto, glicerino;
lavkristalo
(potasa karbonato).
- 2.
-
Tre pura senkolora vitro:
kaliko el facetita kristalo;
spegulo el venecia kristalo;
vazoj el bohema kristalo;
la vero estas multfaceta kristalo.
- 3.
- (figure)
Klaraĵo, diafanaĵo:
la kristalo de fontano, lago;
kristala ondo;
kristala klareco de la elparolado;
kristala (tute sincera) animo.
kristaligi
- 1.
-
Doni la kristalan formon.
- 2.
- (figure)
Realigi laŭ difinita formo:
tiu amaskunveno ateste kristaligis la deziron de la popolo.
kristaliĝi
- 1.
-
Preni la kristalan formon:
la sulfuro povas kristaliĝi;
la prujno kristaliĝis sur la arboj.
- 2.
- (figure)
Koncentriĝi en pli konkretan kaj fiksan formon; realiĝi
laŭ difinita
formo:
lia tuta malamo kristaliĝis en tiun projekton;
la opinioj ŝajnas kristaliĝi al unueca solvo de la problemo;
tiu tendenco kristaliĝis en la programon de la societo;
la lingvo ne devas kristaliĝi
(rigidiĝi);
kristaliĝinta (ne plu progresanta) civilizo.
[^Revo]
[krista.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.18 2011/12/09 18:10:08 ]