tradukoj: be de en es fr hu nl pt ru

1kult/o [1]

kultoTEZ

1.
REL Religia ceremoniaro, diservado.
2.
(figure) Respektego, kvazaŭreligia adorado: ne amindumadon ŝi postulis, sed kulton; senti kulton por ies memoro, por la vereco, por la arto.

kulti

(x)
Honori per kulto: kulti Dion; kulti al virino, al la prauloj.

idolkultoTEZ

REL Kulto, adoro de idolo: iradi en diboĉoj, voluptoj, vindrinkado, brufestenoj, ebrieco, kaj abomenaj idolkultoj [2].

personkulto

POL Troa idealigo kaj laŭdado de regnestro, grupestro aŭ ajna gvidanto: domaĝa estas certa personkulto ĉirkaŭ Ivo Lapenna [3].

tradukoj

anglaj

~o 1.: cult (system of religious worship); ~o 2.: devotion, homage, worship; ~i: idolize, venerate, worship.

belorusaj

~o: культ.

francaj

~o: culte; ~i: adorer, rendre un culte à; idol~o: idolatrie; person~o: culte de la personnalité.

germanaj

~o 1.: Kultus, Gottesverehrung; ~o 2.: Kult, Verehrung; ~i: Kult treiben, kultisch verehren, verehren.

hispanaj

~o: culto; ~i: honrar (con culto).

hungaraj

~o 1.: kultusz, istentisztelet, vallásgyakorlat; ~o 2.: kultusz, imádat; ~i: kultuszt gyakorol, kultuszt csinál, imád.

nederlandaj

~o 1.: cultus, eredienst; ~o 2.: verering; ~i: vereren.

portugalaj

~o: culto.

rusaj

~o: культ; ~i: возвести в культ, поклоняться.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. La Nova Testamento, I. Petro 4:3
3. Z. M. Sikosek: Eta historio de Esperanto, 1997

[^Revo] [kult.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.17 2011/12/29 12:10:09 ]