tradukoj: be de en hu nl ru

kvas/o

kvaso

KUI Fermentita trinkaĵo, farata el malto, akvo, hordeo kaj diversaj panspecoj: la junulo baldaŭ aperis kun granda blanka kruĉo, plena de bona kvaso [1].

kvassupo

KUI Manĝaĵo el kvaso kun haketitaj legomoj, spicherboj kaj viando: kvassupon oni manĝas malvarma.

tradukoj

anglaj

~o: kvass.

belorusaj

~o: квас.

germanaj

~o: Kwass.

hungaraj

~o: kvasz; ~supo: kvaszleves.

nederlandaj

~o: kwas; ~supo: kwassoep.

rusaj

~o: квас; ~supo: окрошка.

fontoj

1. I. Turgenev: Ĥorj kaj Kaliniĉ, LOdE, 2003:7 (105)

[^Revo] [kvas.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.6 2009/08/19 18:42:26 ]