tradukoj: de fa fr nl pt

kvest/i [1]

kvesti

(malofte)
Peti monon aŭ rimedojn ĉe diversaj personoj, por helpo al malriĉuloj aŭ alia bona celo: (figure) nun mi devas kvesti el vi la rezulton de mia buŝa ekzameno [2]. VD:almozi

kvesto

(malofte)
Rimed- aŭ mon-kolekto por helpado: eble per nacia kvesto ni povus havigi rimedojn [3].

kvestaĵo

(malofte)
Havaĵo elpetita por bezonantoj: nur oneto de la kvestaĵoj alvenas ĉe ... la bedaŭrindaj viktimoj de iu vetera aŭ milita katastrofo [4].

tradukoj

francaj

~i: quêter (collecter de l'argent); ~o: quête (collecte d'argent); ~aĵo: don (à une quête), offrande (à une quête).

germanaj

~i: sammeln (z.B. Geld); ~o: Sammelung (z.B. für Arme).

nederlandaj

~i: inzamelen, ophalen; ~o: collecte, omhaling; ~aĵo: gift, schenking.

persaj

~i: اعانه جمع کردن; ~o: گردآوری اعانه; ~aĵo: اعانه.

portugalaj

~i: angariar, granjear.

fontoj

1. Plena Ilustrita Vortaro
2. H. Gravatt: Ava Grava-toto..., Arĝenta Filiko, 2005-03, numero 19a
3. Karel Čapek, trad. J. Vondroušek: Milito kontraŭ salamandroj, libro 2a, ĉapitro 3a
4. Pejno S.: La profesia kvestado, [vidita je 2006-08-18]

[^Revo] [kvest1.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.6 2009/08/28 16:31:11 ]