tradukoj: be bg br cs de el en es fr hu it nl pl pt ru sv tr

*lang/o

*lango

1.
ANA Movebla mola karna organo en la buŝo, servanta por gustumi kaj paroli: montri la langon al la kuracisto; manĝi bovlangon.
2.
Tiu organo, ĉe la homo, konsiderata kiel sidejo de parolkapablo: ili parolas kun mi per mensogema lango [1]; mildaZ, malpiaZ; mia lango parolos veronZ; gardi sian langonZ (silenti); langa vundo plej profunda [2]; plej bona gvidilo estas langoZ; (figure) lia nomo estas sur ĉies lango (li estas tre fama); „Fajro sur mia lango“ (poemaro de Edwin de Kock) [3].
3.
(figure) Io simila al lango: longaj langoj de flamo; terlango (terkapo).

langeto

KOMP
Elstara parto de komputila fenestro, facile alklakebla. Firefox estas kompakta versio de la programo Mozilo. Ĝi inkluzivas ŝildon kontraŭ ŝprucfenestroj, Guglo-serĉejon kaj la eblon navigi per langetoj [4].

langtrinki

(tr)
Trinki elprenante fluaĵon per la lango, kiel hundo. VD:leki

tradukoj

anglaj

~o: tongue; ~eto: tab; ~trinki: lap.

belorusaj

~o: язык; ~trinki: хлябтаць.

bretonaj

~o: teod; ~eto: pempilh; ~trinki: lapañ.

bulgaraj

~o: език (анатомия).

ĉeĥaj

~o: jazyk (v ústech).

francaj

~o: langue (organe); ~eto: languette, onglet; ~trinki: laper.

germanaj

~o: Zunge; ~trinki: lecken, auflecken, schlecken.

grekaj

~o: γλώσσα.

hispanaj

~o: lengua.

hungaraj

~o: nyelv (szerv); ~trinki: lefetyel.

italaj

~o: lingua (anat.); ~eto: linguetta, scheda (tab); ~trinki: leccare (bere con la lingua).

nederlandaj

~o: tong; ~eto: lipje; ~trinki: oplikken, slobberen.

polaj

~o: język; ~trinki: chłeptać.

portugalaj

~o: língua.

rusaj

~o: язык (орган); ~eto: закладка, язычок; ~trinki: лакать.

svedaj

~o: tunga; ~trinki: lapa.

turkaj

~o: dil.

fontoj

1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 109:2
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. de Kock Edwin: Fajro sur mia lango. - La Laguna: Régulo, 1967
4. Marko Naoki LINS: Foliumiloj denove interbatalas, Monato, jaro 2005, numero 1a, p. 17a

[^Revo] [lang.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.29 2010/12/02 17:30:54 ]