tradukoj: fr la nl pt

latani/o [1]

latanio

BOT Senbranĉa palmarbo kun rigidaj, large disetendiĝaj folioj, genro el familio arekacoj (Latania, Livistona); iuj specoj havas manĝeblajn fruktokernojn: konuroj, verdaj kiel smeraldoj, malsuprenflugis de la najbaraj latanioj [2]; pa, tio estis nek pirarboj nek pomarboj nek nuksarboj kiel ĉe ni, sed nuraj palmoj kaj oleandroj kaj kokosarboj, dracenoj, latanioj [3].

tradukoj

francaj

~o: latanier.

latina/sciencaj

~o : Latania; ~o : Livistona.

nederlandaj

~o: latanpalm.

portugalaj

~o: latânia.

fontoj

1. A. Cherpillod: Nepivaj vortoj
2. H. Bernardin de Saint-Pierre, trad. H. Hodler: Paŭlo kaj Virginio, 1905
3. K. Čapek, trad. J. Vondroušek: Naŭ fabeloj, [2002?]

[^Revo] [latani.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.3 2009/10/06 16:43:31 ]