tradukoj: fr it nl pl

laz/o [1]

lazo

Ŝnuro kun granda maŝo, kiun oni ĵetas ĉirkaŭ kaptaĵon kaj tire striktigas: la mastro postkuras ĉevalinon tenante enmane longan lazon [2].

lazi

(tr)
Persekuti, kapti per lazo: la koleraj araneoj ĵetis grandan nombron da retofadenoj celante ilin, esperante lazi ilin aŭ impliki ilin per la fadenoj [3].

tradukoj

francaj

~o: lasso; ~i: capturer au lasso.

italaj

~o: laccio, lazo.

nederlandaj

~o: lasso; ~i: met een lasso vangen.

polaj

~o: lasso, arkan; ~i: łapać na lasso, łapać na arkan.

fontoj

1. Gaston Waringhien: Plena Vortaro de Esperanto, Suplemento
2. Marzena: Vojaĝraporto, Mongolio, 2003-12
3. L. Frank Baum, trad. D. Broadribb: Glinda de Oz, 1996

[^Revo] [laz.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.3 2011/07/13 19:11:28 ]