tradukoj: be de el en fr hu nl pt ru

3legitim/i

legitimi

(tr)
1.
Pruvi per dokumentoj la identecon, la memecon de iu; laŭrajtigi: sin legitimi per pasporto.
2.
Konfirmi aŭtentikecon de dokumento: legitimi subskribon, akton.

legitima

Laŭrajta.

legitimaĵo

JUR Dokumento aŭ alia atestilo, kiu legitimas: posedaĵoj ... rapide vendeblaj ... per falsaj legitimaĵoj [1].

legitimiĝi

Pruvi sian rajton, sian funkcion: kvara gasto ... legitimiĝis ĉe la mastro kiel kriminala policisto el Parizo [2].

tradukoj

anglaj

~i : legitimize.

belorusaj

~i : сьведчыць; ~a : легітымны, законны, легальны.

francaj

~i : légitimer; ~a : légitime; ~aĵo: papiers (d'identité etc.), pièces justificatives; ~iĝi: se faire agréer comme, prouver son identité.

germanaj

~i 1.: legitimieren; ~i 2.: beglaubigen; ~a : rechtmäßig, gesetzmäßig, beglaubigt, legitim.

grekaj

~i : νομιμοποιώ; ~a : νόμιμος.

hungaraj

~i 1.: igazol, tanúsít, legitimál; ~i 2.: hitelesít; ~a : legitim, jogszerű, hiteles, törvényes.

nederlandaj

~i 1.: legitimeren; ~i 2.: echt verklaren; ~a : legitiem, wettig; ~aĵo: legitimatiebewijs; ~iĝi: zich legitimeren.

portugalaj

~i : legitimar; ~a : legítimo.

rusaj

~i : удостоверять; ~a : легитимный, законный, легальный.

fontoj

1. Harry Harrison, trad. Reinhard Fössmeier k.a.: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato, ĉapitro 6a
2. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 3, anekdotoj

[^Revo] [legiti.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.13 2009/10/06 16:44:28 ]