tradukoj: be br de el en fa fr hu la nl pl pt ru sv

*lili/o [1]

*lilio

BOT Vegetaĵo kun bulbo kaj grandaj bonodoraj floroj, genro el familio liliacoj (Lilium): lilio estas simbolo de pureco; kial vi zorgas pri vestaĵo? Pripensu la liliojn de la kampo, kiel ili kreskas; ili ne laboras, nek ŝpinas [2].

akvolilio

(komune)
BOT Vegetaĵo kreskanta en marĉoj, kun flavaj floroj kaj verdaj botelformaj fruktoj, genro el familio nimfeacoj (Nuphar): akvolilioj balanciĝadis sur la akvo [3].

tagolilio, taglilio

(komune)
BOT Plurjara vegetaĵo vivanta de Eŭropo ĝis Orientazio, rizoma, kun belaj, unutage daŭrantaj floroj, genro el familio liliacoj (Hemerocallis): en Ĉinio, ankaŭ ekzistas floro de patrino ... tagolilio estas ĝia komunuza termino [4].

tradukoj

anglaj

~o: lily.

belorusaj

~o: лілея.

bretonaj

~o: lilienn.

francaj

~o: lis, lys; akvo~o: nénuphar; tago~o, : hémérocalle.

germanaj

~o: Lilie; akvo~o: Teichrose, Mummel; tago~o, : Taglilie.

grekaj

~o: κρίνος.

hungaraj

~o: liliom; akvo~o: tavirózsa, vízitök; tago~o, : sásliliom.

latina/sciencaj

~o : Lilium; akvo~o : Nuphar; tago~o, : Hemerocallis.

nederlandaj

~o: lelie; akvo~o: gele plomp; tago~o, : daglelie.

persaj

~o: سوسن چلچراغ; akvo~o: نیلوفر آبی; tago~o, : زنبق رشتی.

polaj

~o: lilia; akvo~o: grążel żółty, bączywie; tago~o, : liliowiec ogrodowy.

portugalaj

~o: lírio; akvo~o: gólfão, aguapé, gigoga, golfo, jigoga, lírio-d'água; tago~o, : hemerocale.

rusaj

~o: лилия; akvo~o: кубышка (растение) , жёлтая кувшинка; tago~o, : красоднев, лилейник.

svedaj

~o: lilja.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. La Nova Testamento, S. Mateo 6:28
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ib kaj malgranda kristino
4. Ĉina Radio Internacia: Panjo estas plej amata..., 2004-05-07

administraj notoj

pri akvo~o:
  Ĉu temas pri Nuphar lutea ĉu pri Nymphaea alba?
  Flava estas la unua, sed la duan oni kutime nomas akvolilio
  aŭ foje nenufaro.
  [SC]
  

[^Revo] [lili.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.26 2009/07/11 16:31:40 ]