tradukoj: cs de en fi hu la pl ru

mirmekob/o

mirmekobo

ZOO Genro el la subklaso marsupialoj de malgrandaj aŭstraliaj mamuloj, kiuj manĝas preskaŭ nur termitojn. Mirmekoboj estas marsupiuloj, ruĝ-brunaj ŝultre kaj kape. Sur la plejparto de la korpo la koloro estas nigra kun blankaj strioj. Ilia vosto estas ĉ. 17cm longa. Mirmekoboj manĝas ekskluzive termitojn. Plenkreska mirmekobo bezonas manĝi ĝis 20 mil termitojn ĉiutage. [1].

tradukoj

anglaj

~o : numbat, banded anteater.

ĉeĥaj

~o : mravencojed žíhaný.

finnaj

~o : pussimuurahaiskarhu, numbatti.

germanaj

~o : Ameisenbeutler.

hungaraj

~o : erszényeshangyász.

latina/sciencaj

~o : Myrmecobius fasciatus.

polaj

~o : mrówkożer workowaty.

rusaj

~o : сумчатый муравьед, намбат.

fontoj

1. Donald Broadribb: Kio do estas mirmekobo? Mirmekobo 4 , p. 6

[^Revo] [mirmek.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.1 2011/11/10 07:10:07 ]