tradukoj: be de hu it nl pt ru

*mister/o

*mistero

1.
Sekreta doktrino kaj kulto ĉe idolanoj.
2.
KAT Dogmo neesplorebla kaj nekomprenebla de la homa intelekto, sed senpere malkaŝita de Dio.
3.
(figure) Fakto, afero, kiu ne povas esti klarigata kaj kies kaŭzoj restas nekonataj: la misteroj de la naturo, de nekonata lando, de la politiko SIN:enigmo.

mistera

Enhavanta ion kaŝitan, sekretan, malklaran: misteraj signoj; misteraj por la amaso teknikaj terminojZ; mistera krimo; mistera ordono, sciigo; fine la mistera pordo malfermiĝis; la senlima mistera maro; mistera forto.

tradukoj

belorusaj

~o: тайна, таямніца; ~a: таямнічы, таемны.

germanaj

~o: Mysterium; ~a: mysteriös.

hungaraj

~o 1.: misztérium; ~o 2.: hittitok, misztérium; ~o 3.: rejtély; ~a: rejtélyes, misztikus.

italaj

~o: mistero; ~a: misterioso.

nederlandaj

~o: mysterie; ~a: mysterieus, raadselachtig.

portugalaj

~o: mistério.

rusaj

~o: тайна; ~a: таинственный.

[^Revo] [mister.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.12 2010/11/04 17:31:05 ]