tradukoj: be de en es fr hu it nl pt ru

4murd/i

murdiTEZ

(tr)
Intence krime mortigi: murdi je nomo de dio[1]

murdoTEZ

JUR
Intenca krima mortigo de homo: la judoj tute ne kulpigas la tutan polan popolon pri la okazintaj murdoj[2].

murdinto

Plenuminto de murdo: organizintoj kiuj financis la murdintojn kaj kiuj mem ne estis kondamnitaj [3]

murdisto

Homo, kiu kontraŭ pago, laŭmende murdas: ili suspektas ne ĉiujn, sed distingas nur ses suspektatojn kaj konscience kaj celkonscie serĉas motivojn (ankaŭ – alibiojn) de l' murdisto [4].

amasmurdiTEZ

(tr)
Murdi multajn homojn: kia kruela dio devas esti, je kies nomo krimuloj brutalege amasmurdas [5]? VD:masakri

amasmurdisto

Plenuminto aŭ ordoninto de amasmurdo: ĉu ili mislernis, ĉar kronikistoj raportis pri „grandaj viroj“, kiuj vere ne malofte estis amasmurdistoj[6]?

amasmurdoTEZ

Murdado de multaj homoj: sub emocia sperto pri amasmurdoj usonanoj kaj alinaciuloj aprobas militon [7].

gentomurdoTEZ

JUR
Ekstermo de ĉiuj anoj de gento cele al ties malapero: ĉiuj religioj respondecis pri militoj, tiranismo, subpremado de la vero, gentomurdo, masakro, torturo [8]. SIN:genocido

rabomurdo

JUR
Murdo farita okaze de rabado, por sendefendigi aŭ silentigi la viktimon: unua tezo estas, ke povas temi pri rabomurdo; sed la fakto, ke ŝajne nenio estis forprenita, eĉ ne la mono, donas malmulte da subteno al tia ideo. murdo [9].

venĝomurdo

JUR
Murdo plenumita venĝe kontraŭ murdinto: la murdo de la hinduoj lanĉis ondon da venĝomurdoj[10].

infanmurdo

JUR
Intenca krima mortigo de infano.
Rim.: Infanmurdo estas jura vorto kaj rilatas al la krimo, malsame infanmortigo simple rilatas al faro aŭ okazo: infarmortiga malsano [Antonio Codazzi]

infanmurdinto

JUR
Viro, kiu murdis infanon.

infanmurdintino

JUR
Virino, kiu murdis infanon.

bebmurdo

JUR
Intenca krima mortigo de infaneto.
Rim.: Kiel infanmurdo, ankaŭ bebomurdo rilatas al krimo kaj estas jura vorto, bebomortigo simple rilatas al faro aŭ okazo: bebomortiga viruso [Antonio Codazzi]

bebomurdinto

JUR
Viro, kiu murdis bebon.

bebomurdintino

JUR
Virino kiu murdis bebon.

edzomurdo

JUR
Intenca krimo per kiu iu mortigas sian edzon.

edzinmurdo

JUR
Intenca krimo per kiu iu mortigas sian edzinon.

edzomurdinto

JUR
Edzo kiu murdis sian edzon.

edzomurdintino

JUR
Edzino kiu murdis sian edzon.

edzinmurdinto

JUR
Edzo kiu murdis sian edzinon.

edzinmurdintino

JUR
Edzino kiu murdis sian edzinon.

tradukoj

anglaj

~i: murder; ~o: murder; ~into: murderer; ~isto: murderer, assassin; amas~i: mass murderer; amas~isto: mass murderer; amas~o: mass murder, massacre; gento~o: genocide; venĝo~o: vengeance murder, blood revenge, vendetta; infan~o: infanticide; infan~into: infanticide; infan~intino: infanticide; beb~o: infanticide; bebo~into: infanticide; bebo~intino: infanticide; edzo~o: mariticide; edzin~o: uxoricide; edzo~into: husband killer; edzo~intino: husband killer; edzin~into: uxoricide; edzin~intino: uxoricide.

belorusaj

~i: забіць.

francaj

~i: assassiner; ~o: assassinat, homicide (meurtre), meurtre; ~into: assassin, homicide (meurtrier), meurtrier; ~isto: tueur; amas~i: massacrer (assassiner en masse); amas~isto : boucher (massacreur), massacreur; amas~o: massacre (meurtre de masse); gento~o: génocide, holocauste (génocide); rabo~o: crime (meurtre) crapuleux; venĝo~o: meurtre de vendetta.

germanaj

~i: morden; ~o: Mord; ~into: Ermordeter; ~isto: Mörder; amas~i: massakrieren, massenmorden; amas~isto : Massenmörder; amas~o: Massaker, Massenmord; gento~o: Genozid, Völkermord; rabo~o: Raubmord; venĝo~o: Blutrache.

hispanaj

~i: asesinar; ~o: asesinato, homicidio; ~into: asesino; ~isto: asesino; amas~i: masacrar; amas~o: masacre; gento~o: genocidio; infan~o: infanticidio; infan~into: infanticida.

hungaraj

~i: gyilkol, meggyilkol, öl, megöl; ~o: gyilkosság; ~into: gyilkos; ~isto: bérgyilkos; amas~i: tömeggyilkosságot követ el; amas~isto: tömeggyilkos; amas~o: tömeggyilkosság; gento~o: népirtás, genocícium; rabo~o: rablógyilkosság; venĝo~o: vérbosszú.

italaj

~i: assassinare; ~o: omicidio; ~into: omicida; ~isto: sicario; amas~i: massacrare, far strage; amas~isto: massacratore, stragista; amas~o: strage, massacro; gento~o: genocidio, eccidio, sterminio; venĝo~o: faida, vendetta; infan~o: infanticidio; infan~into: infanticida; infan~intino: infanticida; beb~o: infanticidio; bebo~into: infanticida; bebo~intino: infanticida; edzo~o: uxoricidio; edzin~o: uxoricidio; edzo~into: uxoricida; edzo~intino: uxoricida; edzin~into: uxoricida; edzin~intino: uxoricida.

nederlandaj

~i: vermoorden; ~o: moord; ~into: moordenaar; ~isto: huurmoordenaar; amas~i: een massamoord plegen; amas~isto: massamoordenaar; amas~o: massamoord; gento~o: volkerenmoord, genocide; rabo~o: roofmoord; venĝo~o: bloedwraak, vendetta; infan~o: kindermoord; infan~into: kindermoordenaar; infan~intino: kindermoordenares; beb~o: kindermoord; bebo~into: kindermoordenaar; bebo~intino: kindermoordenares.

portugalaj

~i: assassinar, matar (assassinar); venĝo~o: assassinato por vingança, vendeta.

rusaj

~i: убить, совершить убийство; ~o: убийство; ~into: убийца; ~isto: наёмный убийца, киллер; amas~o: массовое убийство; gento~o: геноцид, холокост; rabo~o: убийствосцельюограбления ; venĝo~o: кровнаяместь.

fontoj

1. Stefan Maul: Murdi je nomo de dio, Monato, jaro 2001a, numero 10a, p. 5a
2. Zofia Banet-Fornalowa: Kadiŝ por Jedwabne, Monato, jaro 2002a, numero 1a, p. 18a
3. Michel Marko: Sekretaj organizantoj, Monato, jaro 2002a, numero 2a, p. 6a
4. Nikolaj Stepanov: Dinamika, vigla, facila, simpla (Ronald Cecil Gates: Morto de sciencisto) , Monato, jaro 1995a, numero 6a, p. 26a
5. Stefan Maul: Murdi je nomo de dio, Monato, jaro 2001a, numero 10a, p. 5a
6. Jomo Ipfelkofer: Maksimo ankoraŭ lernenda, Monato, jaro 2001a, numero 3a, p. 7a
7. Michel Marko: Sekretaj organizantoj, Monato, jaro 2002a, numero 2a, p. 6a
8. W. H. Simcock: Kontraŭdira koncepto de la dio (2), Monato, jaro 2002a, numero 1a, p. 6a
9. Wim M. A. De Smet: Kiu murdis Dian Fossey?, Monato, jaro 1995a, numero 12a, p. 23a
10. A.Giridhar Rao: La koloro de Holi, Monato, jaro 2002a, numero 6a, p. 11a

[^Revo] [murd.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.24 2012/02/04 18:10:14 ]