tradukoj: be ca de en fr hu nl pt ru sv tr

*naiv/a

*naivaTEZ

1.
Sensperte malkaŝema kaj kredema kiel infano: naiva knabino; ne ekzistas naiva vulpoZ; iom naiva entuziasmo; naivaj iluzioj; en tiu tempo tiuj ĉi naivaj kontraŭparoloj estis rigardataj kiel verojZ.
2.
Tute laŭnatura, senartifika: naiva respondo, rakonto, desegnaĵo; la naivaj amoj de paŝtistoj.

naivega

Tronaiva, stultete naiva.

naivismo

BELA
Pentrarta stilo praktikata de neakademiaj artistoj laŭ popola tradicio, favoranta detalajn bildojn de vilaĝaj scenoj aŭ pejzaĝoj kun nelerta desegno, pimpaj koloroj.

tradukoj

anglaj

~a 1.: naive, artless, ingenuous; ~a 2.: innocent, natural, simple, unaffected, unsophisticated; ~ega : green, silly.

belorusaj

~a: наіўны.

francaj

~a: ingénu, naïf, simple (naïf); ~ega : crédule, niais; ~ismo: art naïf.

germanaj

~a: unbefangen, naiv; ~ega : einfältig, leichtgläubig, ziemlich naiv; ~ismo: naive Kunst.

hungaraj

~a 1.: naív, gyanútlan; ~a 2.: természetes, mesterkéletlen; ~ega : együgyű, hiszékeny, balga; ~ismo: naívművészet.

katalunaj

~a 1.: ingenu, càndid; ~a 2.: innocent, sincer; ~ega : ximple, beneit; ~ismo: art naïf.

nederlandaj

~a: naïef; ~ega : lichtgelovig, goedgelovig; ~ismo: naïeve kunst.

portugalaj

~a: inocente, ingênuo.

rusaj

~a: наивный, простодушный; ~ismo: наивное искусство.

svedaj

~a 1.: naiv, barnslig.

turkaj

~a: Saf, deneyimsiz, sade, doğal.

[^Revo] [naiv.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.22 2011/12/02 23:10:10 ]