tradukoj: fr

nano- [1]

nano- (n) TEZ

(prefikso)
1.
„Miliardono da“ (0,000000001) en la Internacia Sistemo de unuoj (SI): malkreskas la dimensioj de unuopaj elementoj ĝis kelkaj nanometroj [2].
2.
TEK Koncerna al procedoj kaj artaĵoj je nanometra skalo, alivorte je grando de molekuloj aŭ atomoj: normalaj substancoj, kiujn ni ĉiutage uzas, ekhavas tute novajn ecojn kiam oni faras nanopartiklojn el ili [3]; nanomedicino favoras plibonigon de la diagnozaj teknikoj [4].

Rim.: Kiel plena vorto nano signifas malgrandegulon.

tradukoj

francaj

~-: nano-.

fontoj

1. Plena Ilustrita Vortaro
2. F. Hort: Hibridaj integritaj cirkvitoj, Scienca Revuo, 1978:2 (130), p. 71-78a
3. Leon: Nanoteknologio, ĉu la nova asbesto?, 2008-12-26
4. M. Cueva, trad. J.-M. Cash: Bitoj, atomoj, neŭronoj kaj genoj..., le Monde diplomatique, 2009-10

[^Revo] [nano.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.1 2011/01/05 21:10:11 ]