tradukoj: be de el en es fi fr he hu nl pt ru

*nek

*nek

Nega konjunkcio, enkondukanta kroman negatan propozicion aŭ parton; samsignifa kun „kaj ne“: mi ne renkontis lin nek lian fraton [1]; la viro ne ridis nek ekĝemisZ; neniam, nek en la tagoj de bonstato, nek en la momento de la mizeriĝo, nek en la tempo, kiam ŝi provis diversajn vojojn kaj de ĉiuj devis retiriĝi post kelkaj faritaj pasoj, neniam Marta prezentis al si, ke ŝiaj fortoj estas tiel malgrandaj ... [2].
Rim.: Post sen oni uzas prefere kaj ol nek: ili kreskas sen plugo kaj sem'Z; strangaj kreskaĵoj sen tero kaj bazoB.

*nek ... nek ...

Nega konjunkcio, uzata antaŭ ĉiu ano de listo da negataj aferoj (ankaŭ antaŭ la unua): mi renkontis nek lin nek lian fraton; [3]; restas nek konsilo nek konsolo [4]; ŝanĝoj estos farataj neniaj, nek en la gramatiko nek en la vortaroZ; nek en tiu tago nek en la sekvanta venis la vikingo [5]; personoj, kiuj havas nek ian aŭtoritaton, nek ian fortonZ.

tradukoj

anglaj

~: nor; ~ ... ~ ...: neither ... nor.

belorusaj

~: ні.

finnaj

~: eikä (enkä, etkä...); ~ ... ~ ...: ei ... eikä.

francaj

~: ni.

germanaj

~: auch nicht; ~ ... ~ ...: weder ... noch.

grekaj

~: ούτε.

hebreaj

~: ולא.

hispanaj

~: ni, tampoco; ~ ... ~ ...: ni.

hungaraj

~: sem.

nederlandaj

~: noch; ~ ... ~ ...: noch ... noch.

portugalaj

~: nem.

rusaj

~: ни; ~ ... ~ ...: ни ... ни.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §28.
2. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §28.
4. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo

[^Revo] [nek.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.20 2010/09/12 16:30:29 ]