tradukoj: be de en es fr hu nl pt ru

*net/a

*neta

1.
Nekonfuza kaj preciza: neta skribaĵo, desegno, kliŝaĵo; netaj konturoj.
2.
Sentara, senigita je ĉiu ajn kromaĵo, kalkulata laŭ sia nura propra kvanto: neta pezo (sentara maso, pezo de la varo mem ne enkalkulante la ĉirkaŭvolvaĵon); neta gajno, neta profito (definitiva profito, kiu restas post depreno de elspezoj faritaj aŭ de perdoj okazintaj).

neto

Definitiva klara skribaĵo, sen korektoj kaj sen makuloj, ordinare kopiita laŭ alia prepara pli malpli malklara skribaĵo.

malneto

Unua prova skribaĵo kun korektoj, plibonigoj aŭ makuloj, laŭ kiu oni poste transskribas la neton.

tradukoj

anglaj

~a 2.: net; mal~o: rough draft, first draft.

belorusaj

~a 1.: чысты; ~a 2.: чысты, нэта; ~o: чыставік; mal~o: чарнавік, накід.

francaj

~a 2.: net; ~o: propre (subst.); mal~o: brouillon (subst.).

germanaj

~a 1.: rein; ~a 2.: netto; ~o: Reinschrift; mal~o: Konzept, Entwurf, Kladde.

hispanaj

~a 2.: neto; mal~o: borrador.

hungaraj

~a 1.: tiszta, letisztázott, tisztázati, nett; ~a 2.: nettó; ~o: tisztázat; mal~o: piszkozat. ~a pezo: nettó súly.

nederlandaj

~a 1.: net; ~a 2.: netto; ~o: net; mal~o: klad.

portugalaj

~a 1.: limpo, claro, distinto; ~a 2.: líquido.

rusaj

~a 1.: чистовой, беловой; ~a 2.: чистый, нетто; ~o: чистовик; mal~o: черновик. ~a pezo: чистый вес.

[^Revo] [net.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.14 2008/04/20 16:30:27 ]