tradukoj: be ca de en fr hu nl pt ru

2okult/a

okulta

Rilata al misteraj fenomenoj, kiujn kelkaj homoj opinias supernaturaj, kaj kies majstradon provizas parte sekretaj artoj (magio, astrologio, elvokado de mortintoj...): promeson pri okultaj povoj (telepatio, klarvideco, klaraŭdeco, prekogno, aŭgurado), ŝi ne plenumas[1].

okultismoTEZ

Esplorado, instruado, studo pri okultaj fenomenoj VD:spiritismo.

okultisto

Esploranto aŭ praktikanto de okultaj artoj: Nu, jen plene freneza planlingvo de iu pola okulisto. Aŭ ĉu optikisto? Aŭ ĉu okultisto[2]?

tradukoj

anglaj

~a: occult; ~ismo: occultism; ~isto: occultist.

belorusaj

~a: акультны; ~ismo: акультызм; ~isto: акультыст.

francaj

~a: occulte; ~ismo: occultisme; ~isto: occultiste.

germanaj

~a: okkult; ~ismo: Okkultismus; ~isto: Okkultist.

hungaraj

~a: okkult; ~ismo: okkultizmus; ~isto: okkultista.

katalunaj

~a: ocult, esotèric; ~ismo: ocultisme; ~isto: ocultista.

nederlandaj

~a: occult; ~ismo: occultisme; ~isto: occultist.

portugalaj

~a: oculto; ~ismo: ocultismo.

rusaj

~a: оккультный; ~ismo: оккультизм.

fontoj

1. Christian Declerck: Aŭdace honesta romano (Eli Urbanová, Hetajro dancas), Monato, jaro 1996a, numero 4a, p. 24a
2. Pejno Simono: La lernemulo, Monato, jaro 1999a, numero 6a, p. 23a

[^Revo] [okult.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.15 2011/12/12 11:10:20 ]