tradukoj:
be bg de el fr hu la nl pt ru sv
orangutang/o Z
orangutango
[1]
-
Genro el familio orangutangedoj
(Pongo), de grandaj simioj kun ruĝeta
felo,
vivantaj sur la insuloj Sumatro kaj Borneo.
Rim.:
PV indikas nur la Zamenhofan vorton orangutango; ankaŭ PIV1 havas
nur tiuvortan artikolon, en kiu ĝi tamen naive rimarkigas, ke
pli ĝusta (?!) formo estus „orangutano“ (la aŭtoroj
de PIV ial forgesis, ke ilia vortaro temas ne pri la malaja
lingvo, sed pri Esperanto). PIV2 entenas la du formojn en
apartaj artikoloj, kun prefero por „orangutano“.
En la internacia uzo ambaŭ formoj estas proksimume egale
distribuitaj, sed la Zamenhofa formo evidente pli oportunas
por Esperanto: ĝi evitigas eventualan miskomprenon ke
temas pri enloĝanto de iu hipoteza „Oranguto“.
[Sergio Pokrovskij]
tradukoj
belorusaj
~o:
арангутанг.
bulgaraj
~o:
орангутан.
francaj
~o:
orang-outang.
germanaj
~o:
Orang-Utan.
grekaj
~o:
ουραγκουτάγκος.
hungaraj
~o:
orangután.
latina/sciencaj
~o :
Pongo.
nederlandaj
~o:
orang-utang.
portugalaj
~o:
orangotango.
rusaj
~o:
орангутан, орангутанг.
svedaj
~o:
orangutang.
[^Revo]
[orangu.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.16 2009/01/03 17:30:47 ]