tradukoj:
be bg br ca cs de en es fr he hr hu it nl pl pt ru sv
*orel/o [1]
*orelo
- 1.
-
Organo de aŭdkapablo:
kapti hundon je la orelojZ;
la ĉevalo akrigas la orelojnZ
(ekatentas)
;
streĉi la orelon
Z;
klini la orelon al ies paroloZ;
forklini sian orelon de aŭdado de prudentoZ;
tra unu orelo eniras, tra la dua eliras
[2];
paroli, diri en ies orelonZ
(sekreti);
ne estas bezone, ke oni tiru lin per oreloZ
(ke oni admonu lin).
- 2.
- (figure)
Aŭdado, aŭdkapablo:
malsata stomako orelon ne havas
(ne aŭdas)
[3];
la muro havas orelojn
(estas aŭskultanto post ĝi)
[4];
tiu muziko tranĉas la orelonZ;
juĝanto devas havi du orelojn
(aŭskulti egale ambaŭ juĝotojn)
[5];
se tio venus al liaj orelojZ.
orela
-
Rilata al orelo:
orela konko;
buŝa (perbuŝa) kaj orela (perorela)
literaturoZ.
orelbruo
-
Ĝena elorela bruo kiun iuj personoj povas aŭde percepti kaj kiu
ne devenas de ekstera ĉirkaŭanta sono.
[^Revo]
[orel.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.29 2012/02/18 01:10:13 ]