tradukoj: be bg br ca de el en es fr he hu it nl pl pt ru sv

*ost/o [1]

*ostoTEZ

ANA Malmola, fortika, kalkeca substanco, el kiu konsistas la skeleto de vertebruloj: jen estas li proprakorpe kun karno kaj ostojZ; por malfrua gasto restas nur osto (sen viando) [2]; ĝi fariĝis por mi osto en la gorĝo (granda ĝenaĵo) [3].

osta

1.
Rilata al osto: osta malsano.
2.
Farita el osto: osta ĵetkubo.
3.
Havanta dikajn ostojn: osta viro.

ostaroTEZ

ANA Tuto de la ostoj de homo aŭ besto: li kune kun sia medicina ilaro kaj libraro alveturigis ankaŭ tiun ĉi homan ostaron, kiu antaŭe staris en lia kabineto apud la skribotablo [4]. VD:skeleto

ĝisostaTEZ

(frazaĵo) Plene penetrita de ideo, konvikita sen hezito aŭ cedemo: ĝisostaj sennaciuloj, t.e. homoj nun ne ekzistantaj [5]; ĝisosta esperantisto eniras televidil-vendejon kaj demandas: Ĉu estas ĉe Vi koloraj televidiloj [6]? VD:radikala1

vangosto

ANA Arka osto, kiu formas la supran, elstaran parton de vango, ekstere videbla kiel pufvangeto: li finfine ekvidis sian patron en kompanio de ... tri vangostaj vaguloj en ŝiritaj ĉapeloj [7].

tradukoj

anglaj

~o: bone; ~a 1.: bone; ~a 2.: bony, bone; ~a 3.: large-boned, thick-boned, large-framed; ~aro: skeleton; ĝis~a : to the bone.

belorusaj

~o: костка; ~a 1.: касьцявы; ~a 2.: касьцяны; ~a 3.: кашчавы; ~aro: шкілет, касьцяк.

bretonaj

~o: askorn; ~a 1.: -eskern; ~a 2.: en askorn; ~a 3.: askornek; ~aro: skeledenn.

bulgaraj

~o: кост; ~a 1.: костелив; ~aro: скелет.

francaj

~o: os; ~a: en os, osseux; ~aro: ossature; ĝis~a : convaincu (sûr de son fait), radical; vang~o: pommette, os jugal, os malaire.

germanaj

~o: Knochen, Bein; ~a 1.: Knochen-; ~a 2.: knöchern, knochig; ~a 3.: grobknochig; ~aro: Gebein, Gebeine, Skelett.

grekaj

~o: κόκαλο, όστουν; ~a: οστεώδης; ~aro: σκελετός.

hebreaj

~o: עצם; ~a 1.: של עצמות; ~a 2.: מעצם; ~a: מלא עצמות, של עצמות, גרמי; ~aro: שלד.

hispanaj

~o: hueso; ~a 3.: huesudo; ~aro: esqueleto, osamenta.

hungaraj

~o: csont; ~a: csont-, csontos; ~aro: csontozat. ~a ĵetkubo: csontkocka.

italaj

~o: osso; ~a 1.: osseo; ~a 2.: di osso, osseo; ~a 3.: ossuto (attenzione: con ossa grandi o sporgenti, ma indif. se magro o no); ~aro: scheletro; ĝis~a : irriducibile, fino al midollo (inveterato), convinto (irriducibile), inveterato (ostinato sino in fondo), acerrimo, incallito, viscerale (fig.).

katalunaj

~o: os; ~a 1.: ossi; ~a 2.: fet d'os; ~a 3.: ossut; ~aro: ossada; ĝis~a : ferm, obstinat, acèrrim.

nederlandaj

~o: been; ~a 1.: beender-; ~a 2.: benen; ~aro: skelet, geraamte; ĝis~a : overtuigd, radicaal.

polaj

~o: kość, ość; ~a: kostny, ostny; ~aro: kościec.

portugalaj

~o: osso; ~a: ósseo; ~aro: esqueleto.

rusaj

~o: кость; ~a 1.: костный; ~a 2.: костяной; ~a 3.: костлявый; ~aro: костяк, остов, скелет; ĝis~a : убеждённый до мозга костей.

svedaj

~o: ben.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. I. G. Ŝirjaev: Sen titolo, ĉapitro 20a
5. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Esperanto estas la plej malfacile ellernebla lingvo
6. M. Zdankowski: Re: Anekdoto de l'tago, soc.culture.esperanto, 1999-03-29
7. A. Grin, trad. J. Finkel: La vojo nenien, 2008

[^Revo] [ost.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.33 2012/01/04 14:10:09 ]