tradukoj: de fr hu pt ru

-oz[1]

-oz

(sufikso)
Neoficiala sufikso kun la signifo „riĉa je, plena je, havanta multe da ...“: tuj aliris juna ridetanta muskoloza kampulo en nova surtuto kun larĝa verda zono [2]; kaj vi, paĉjo, ankaŭ estas bela, nur haroza! [3]; lia maljuna frunto estas sulketita kaj nodoza [4]; gisaĵo, poroza, plej ofte fendita kaj etvalora [5]; kelkaj ĉukĉoj ... prenis la malsanulon kaj veturigis lin for en la patrinan sinon de la misteroza Tundro [6]; terure naŭzas min lia grasa ventrego, liaj ŝvitozaj manoj, lia raŭka voĉo... [7]; malsupre ŝanceliĝis ruĝaj ŝtonozaj montĉenoj, sukplenaj verdaj pinoj... [8]; ni sidiĝis rekte sur sablozan teron [9].

tradukoj

francaj

-~: -eux (abondant en...), -u (abondant en...).

germanaj

-~: reich an ....

hungaraj

-~: -tartalmú, -dús, -ban gazdag.

portugalaj

-~: -oso (ô), -osa (ô).

rusaj

-~: -атый (обильный чем-л.), -истый (обильный чем-л.).

fontoj

1. Plena Ilustrita Vortaro
2. L. Tolstoj, tr. V. Sapoĵnikov: Resurekto, Parto 1ª, ĉap. 15ªLa Ondo de Esperanto
3. V. Varankin: Metropoliteno
4. Tolkien, tr. W. Auld: La du turegoj, Libro 3ª, ĉap. 4ª
5. Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon
6. V. Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, La neatendita bombeksplodo
7. Vinař: La skandalo pro Jozefo
8. V. Varankin: Metropoliteno
9. V. Glazunov: Belulino Ajsulú, La sfinkso de Steplando, 1988

[^Revo] [oz.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.7 2012/01/04 06:10:08 ]