tradukoj: fr la nl

pagr/o [1]

pagro

ZOO Mezgranda fiŝo kun mallarĝa korpo, dika kapo, vivanta sur la grundoj de diversaj maroj, genro el familio sparedoj: Pagro estas ... plej grava manĝebla fiŝo en Japanio. Ĝia blanka karno estas dentorezista kaj negrasa [2]; vjetnamano ne kuiras pagron kun pagra kapo [3].

tradukoj

francaj

~o: pagre.

latina/sciencaj

~o: pagrus.

nederlandaj

~o: pagrus.

fontoj

1. Plena Ilustrita Vortaro
2. Vastalto: Akvosfero, 2008-01-09
3. Rejko: kajero de Rejko, 2009-07-06

[^Revo] [pagr.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.2 2009/10/16 16:30:40 ]