tradukoj: be br ca de en es fr hu nl pl pt ru sv

*palac/o

*palaco

ARKI Granda luksa domego de reĝo, regnestro, nobelo, riĉulo aŭ grava administracio. la reĝa palaco [1].

palaceto

ARKI Konsiderine granda kaj impona urba domo de nobelo aŭ riĉulo: nur ĉe la anguloj de la palaceto el la pluvtuboj fluis kun unutona murmuro mallarĝaj akvaj strioj [2] la malnova, duetaĝa, kremkolora palaceto situis ĉe la Bulvardoringo, meze de magra ĝardeno apartigita disde la trotuaro per punte gisita, fera krado [3].

tradukoj

anglaj

~eto: mansion.

belorusaj

~o: палац.

bretonaj

~o: palez.

francaj

~o: palais.

germanaj

~o: Palast.

hispanaj

~o: palacio.

hungaraj

~o: palota; ~eto: városi palota.

katalunaj

~o: palau.

nederlandaj

~o: paleis; ~eto: herenhuis.

polaj

~eto: pałacyk.

portugalaj

~o: palácio.

rusaj

~o: дворец; ~eto: особняк.

svedaj

~o: palats.

fontoj

1. L. Frank Baum, trad. D. Broadribb: Doroteo kaj la Sorĉisto en Oz, ĉapitro 14
2. E. Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La bona sinjorino
3. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, P.45.

[^Revo] [palac.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.15 2006/02/24 17:34:44 ]