tradukoj: fr hu pt ru

pantun/o [1]

pantuno

1.
POE Malajdevena fiksforma poemo kvar-versa, kun metafora anonco en la unuaj du versoj de la temo tuŝata en la du lastaj.
2.
[2]POE Eŭropa romantikisma adapto de la malaja pantuno kun pluraj strofoj kaj diversaj formaj reguloj, kiel alternaj rimoj, fina ripeto de la unua verso kaj aliaj.

tradukoj

francaj

~o: pantoum, pantun.

hungaraj

~o: pantum.

portugalaj

~o: pantum.

rusaj

~o: пантум.

fontoj

1. Plena Ilustrita Vortaro
2. Kalocsay: Waringhien: Bernard: Parnasa Gvidlibro

[^Revo] [pantun.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.4 2006/02/24 17:36:00 ]