tradukoj: be de en fr hu nl pt ru

*petol/i

*petoli

(ntr)
1.
Sin amuzi per sencelaj viglaj ludaj movoj, kiel infano: la infano ne ĉesas petoli [1]; la hundo petolis ĉirkaŭ miaj piedoj; birdo petolas kiom ĝi volas [2]; (figure) ŝiaj petolaj (petolantaj) haroj estis ligitaj nur per rubandoB.
2.
Senkonsidere kaj infanece amuzi sin per gaje ŝercaj, plaĉe malicetaj agoj aŭ paroloj: juneco petolis, maljuneco malsatos [3]; petolu, diboĉu, sed sorton ne riproĉuZ; petola mieno, lango; transpetoli la grandan paŝon de sia vivo, kiel nepripensema knabinoZ.

petolo

Vigla, ŝerca, maliceta ago farata pro ludemo: petolado sen mezuro ne kondukas al plezuro [4]; ne malofte ŝi faris ian petolon, pri kiu oni poste kulpigis min [5].

petolema

Vigle ludema, ŝerce gaja: li estas tre gaja, eĉ petolema, ridegas brue, plengorĝe [6].

petolemo

Verva, ludema, ŝerca gajo.

petolulo

Homo vigla, ema al gajo, al ŝercado kiel infano: ... ili ĉion tuj rimarkas, la malgrandaj petoluloj!” diris la patrinoj [7].

tradukoj

anglaj

~i: frolic.

belorusaj

~i: гарэзаваць, гарэзьнічаць, сваволіць, дурэць.

francaj

~i: badiner, batifoler, s'ébattre, folâtrer, gambader; ~o: ébats, espièglerie (action); ~ema: badin, espiègle (adj.), farceur (adj.), folâtre, joueur (adj.); ~emo: badinerie (disposition d'esprit), espièglerie (disposition d'esprit); ~ulo: espiègle (subst.), gamin (espiègle).

germanaj

~ema: verspielt.

hungaraj

~i 1.: csintalankodik, rosszalkodik; ~i 2.: incselkedik.

nederlandaj

~i: dartelen, stoeien, speels omgaan; ~o: gestoei; ~ema: dartel, stoeiziek; ~ulo: stoeipoes.

portugalaj

~i 1.: fazer travessuras, traquinar.

rusaj

~i: резвиться, шалить.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 20
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
5. Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, Signe
6. L. Banmer: E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, antaŭparolo
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, sterkskarabo

[^Revo] [petol.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.15 2009/10/24 16:31:48 ]