tradukoj:
be bg de en fr hu it nl pt ru
*pilot/o
*piloto
- 1.
-
Maristo komisiita por gvidi la ŝipojn en malfacilaj
trairejoj ĉe eniro aŭ eliro de haveno; ŝipgvidisto.
- 2.
-
Kondukisto de aviadilo,
aŭ aparato, kiu kondukas aviadilon:
li ŝaltas la aŭtomatan piloton kaj hup hup,
ĝis kvin minutojn antaŭ la surteriĝo, ili, nu, vi scias ja.
[1];
io tre simila okazas, se la pilotoj de pluraj aviadiloj hazarde
decidas samtempe komuniki kun la regturo.
[2].
piloti
(tr)
- 1.
-
Ŝipgvidi.
- 2.
-
Konduki aviadilon.
[^Revo]
[pilot.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.16 2009/12/23 17:30:15 ]