tradukoj:
be de en hu nl pl pt ru
pirog/o
pirogo
- 1.
-
Boateto farita el kavigita arbotrunko.
- 2.
-
Farĉo el viando, fiŝo, legomoj aŭ fruktoj, bakita en pasta
tegaĵo:
pirogo kun fungoj, brasiko, vakcinio, fiŝo, marmelado;
poma pirogo;
la kuiristino surtabligas botelon, tri glasetojn kaj
pirogon
[1].
Rim.:
PIV2 ial misdifinas pirogon kiel rusan pasteĉon;
tamen praktike ĝi estas uzata por diverslandaj pirogoj
(polaj, suomaj, kanadaj...):
En la pirogvendejo Ĥosravi oni faris tion sed mi memoras
ke pirogoj de niaj armenaj amikoj estis diable bongustaj,
do ankoraŭ multaj islamanoj kaj ankaŭ neislamanoj el
foraj anguloj de Tehrano venis kaj aĉetis ilin
[2].
La konfuzeblo kun la pli internacia vorto por boato estas
bedaŭrinda; tamen konfuzo kian prezentas „pasteĉo“
estas multe pli ĝena, ĉar ĝiaj du sencoj ambaŭ rilatas al
manĝoj kaj la probablo kaj ĝeno de eventuala konfuzo estas
pli granda. Tute male,
„se iu konfuzus la boateton pirogo kaj la manĝaĵon
pirogo, lia problemo estus pli granda ol nur lingva“
[3].
[Sergio Pokrovskij]
[^Revo]
[pirog.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.12 2010/10/04 16:31:13 ]