tradukoj:
be cs de en es fr hu nl pt ru
*plac/o
*placo
- 1.
-
Libera spaco, ĉirkaŭita de domoj, en urbo aŭ
vilaĝo:
oni starigos statuon sur tiu placo.
- 2.
-
Libera loko ebena destinita aŭ taŭga por iu celo:
devas esti kvindek ulnoj ĉirkaŭe kiel libera
placo
(= spaco) por ĝi (la sanktejo)
[1];
granda placo en arbaroZ.
placeto
- 1.
-
Malgranda placo1:
Baduroc ... havas la aspekton kaj la amplekson
de urbeto, kun longa ĉefstrato, kun pluraj, eĉ
kruciĝantaj vojoj kaj pitoreska placeto ĉirkaŭ
fontanmonumento
[2]
- 2.
-
Negranda libera loko ebena destinita aŭ taŭga por iu
celo:
ĉi tie estas ĉio por ĉiaj formoj de la sporto:
bicikloj kaj kurvojetoj, placetoj ĉiuspecaj, akvobaseno
[3];
mi renkontadis ŝin sur la placeto de nia
ŝtuparoPIV2;
la venantaj per la ĉefa ŝtuparo dume jam atingis
la placeton de la tria etaĝo
[4];
la neĝa kovro kvazaŭ trafalis en la teron kaj jen
sur unu jen sur alia loko elmontriĝis verda placeto, kie tuj
eksvarmis paseroj
[5].
placego
-
Granda placo, ofte en urbo antaŭ monumentoj:
Tikal, troviĝante inter la malaltejoj de Gvatemalo, enhavis
tipan placegon, ĉirkaŭatan ... de temploj
[6]
[^Revo]
[plac.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.20 2010/04/16 16:31:02 ]