tradukoj: fa fr nl

plankton/o [1]

planktono

BIO Tre malgrandaj vegetaĵoj kaj bestoj, libere flosantaj en maro, nutraĵo de cetacoj kaj pli grandaj fiŝoj: kankretoj naĝas kiel granda reto, kaj per haretkovritaj kruroj elkaptas ĉian pli-malpli grandan planktonon [2]; tie vivas 167 specioj da fiŝoj, 231 specoj da planktonoj [3].

Rim.: La vorto aperas ununombre, kiel sablo, akvo aŭ alia nenombreblaĵo, ankaŭ plurnombre pro la pluraj specoj de vivuloj, kiujn ĝi entenas.

tradukoj

francaj

~o: plancton.

nederlandaj

~o: plankton.

persaj

~o: پلانکتون.

fontoj

1. Gaston Waringhien: Plena Vortaro de Esperanto, Suplemento
2. P. Volkov, trad. Hamstro: Vojaĝo en Neocenon, 2005-08
3. Ĉina Interreta Informa Centro: Marĉo ĉe Ŝanhajo, [vidita je 2006-06-29]

[^Revo] [plankton.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.3 2009/11/08 17:30:52 ]