tradukoj:
be bg ca de en es fr hu nl pl pt ru sv
1politik/o
politiko
- 1.
-
Scienco aŭ arto rilata al la regado de ŝtato:
la politiko de la reĝa partio
[1];
kelkaj sameoj tamen plendas, ke la parlamento ne sufiĉe influas
la
nacian norvegan politikon
[2].
- 2.
-
Ĝenerala agmetodo:
oni bezonos ĝis 30 % pli da spaco sur la
trinkaĵ-bretoj, se ĉiuj markoj de trinkaĵoj ŝanĝos sian
politikon
favore al reuzeblaj boteloj
[3].
politikisto
-
Ŝtata, partia, sindikata registo influa en politiko:
Josip Broz Tito, kontraŭfaŝisto, komunisto kaj monda
politikisto,
restas granda mistero
[4].
lingvopolitiko
-
Maniero, kiel ŝtato aŭ alia aŭtoritato gvidas la uzojn kaj
evoluojn de lingvoj de la regatoj:
la sveda tre longe estis tiel memkomprenebla en Svedio ke oni
ne bezonis iun specialan lingvopolitikon
[5].
realpolitiko
-
Politiko malidealisma, laŭreale taksanta la helpojn, malhelpojn
kaj
rimedojn por atingi siajn celojn:
la reĝisoro Benegal sukcese skizas la kompleksan kombinon de
metafiziko kaj realpolitiko evoluigitan de Gandhi
[6].
fontoj
1.
H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 15a2.
Bård Hekland: Tero kaj akvo, Monato, jaro 2001a, numero 12a, p. 7a3.
Guido Van Damme: Trinkaĵoj/Uzi la leĝon por reklami, Monato, jaro 1995a, numero 12a, p. 12a4.
R. Petroviĉ: Voĉo de hieraŭ - hodiaŭ, Monato, jaro 1997a, numero 10a, p. 9a5.
C. Kiselman: La sveda faklingvo en tekniko, matematiko kaj
natursciencoj, en: Studoj pri interlingvistiko. - Kava-Pech, 20016.
A. G. Rao: La formiĝo de Mahatmo, Monato, jaro 1997a, numero 7a, p. 26a
[^Revo]
[politi.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.21 2009/09/02 16:30:41 ]