tradukoj: be ca de en es fa nl pt ru

*17princip/o

principoTEZ

1.
La fonto, origino, prakaŭzo, fundamenta elemento el kiu io devenas: la laboro estas la principo de riĉiĝo; la atomoj estas la principo de la korpoj.
2.
Fundamenta veraĵo aŭ regulo, sur kiu baziĝas rezonado aŭ konduto: iri de la principo al la konsekvencoj; la principoj de la geometrio; la momento en kiu ni ektuŝus tiun principon (la neŝanĝeblon de la Fundamento) estus la komenco de nia morto [1] mi havas kiel principon, neniam prokrasti la aferojn; homo sen principoj (malbonkonduta).

principe

1.
Laŭ teoriaj principoj (kontraste kun "efektive"): tio, kio estos principe decidita de ili kiel dezirindaZ; principe mi konsentas, sed praktike mi hezitas.
2.
Koncernante la principojn, funde, esence: se ni malkonsentas principe, kial paroli pri detaloj?

tradukoj

anglaj

~o: principle.

belorusaj

~o 1.: пачатак, першапрычына; ~o 2.: прынцып; ~e: прынцыпова.

germanaj

~o: Grundsatz, Prinzip; ~e: grundsätzlich, prinzipiell.

hispanaj

~o 1.: principio (fuente); ~o 2.: principio (idea, ideal, regla).

katalunaj

~o: principi; ~e: en principi.

nederlandaj

~o: principe, grondbeginsel; ~e: in principe, principieel.

persaj

~o 1.: اساس، مبدأ، منشأ; ~o: اصل; ~e: اصولاً، اساساً.

portugalaj

~o: princípio (regra, lei).

rusaj

~o 1.: начало, первопричина; ~o 2.: принцип; ~e: в принципе, принципиально.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo

[^Revo] [princi.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.14 2012/01/04 13:10:26 ]