tradukoj: be bg cs de en fr hu ja nl pl pt ro ru sv tr vo
Sezono, dum kiu denove kreskas la vegetaĵoj, post vintro,
antaŭ somero (laŭ la gregoria kalendaro en la norda hemisfero
proksimume de la 21a tago de marto ĝis la 21a de junio;
en la suda hemisfero proksimume de la 23a de septembro ĝis
la 21a de decembro):
unu kukolo printempon ne venigas
Z;
printempo semas, aŭtuno rikoltas
[2];
al glacio printempa kaj al amiko tro nova ne fidu
[3].

Liberala reformo de la ĉeĥoslovaka ŝtato kaj sekva subpremo
de tiu reformo fare de la sovetia armeo en la jaro 1968a:
antaŭ 40 jaroj en aŭgusto 1968 Sovetunio kaj ties satelitoj
sufokis la Pragan Printempon
[6].