tradukoj: be de en es fr hu nl pl ru

2propozici/o

propozicio

1.
GRA Parto de frazo esprimanta per si mem kompletan sencon kaj enhavanta verbon kun finaĵoj -as, -is, -os, -us aŭ -u, akompanatan aŭ ne de subjekto kaj predikato aŭ komplemento.
Rim. 1: Kiam la infinitivo kaj participo havas esprimitan subjekton, oni konsentas, ke ili formas apartan propozicion: mi aŭdis lin eliri; li ekvidis la anĝelon starantan sur la vojo. Tio estas grava por la uzado de si, sia.
Rim. 2: Ekzistas kelkfoje propozicioj, en kiuj la ideo de la verbo estas esprimata per alispeca vorto: for (foriĝu) de tie ĉi, fripono!
2.
MAT
a)
[1] Aserto pri matematikaj objektoj, kiu povas esti vera, falsa, aŭ kies vereco estas nepruvebla kadre de la koncerna teorio.
b)
[2](evitinde) Propozicio 2.a, kiun oni proponas al si demonstri.
Rim.: Tiu iom fakulĵargona uzo ne plu aperas en [3].

tradukoj

anglaj

~o a: proposition, statement.

belorusaj

~o 1.: сказ.

francaj

~o 2.: proposition.

germanaj

~o 1.: Satz; ~o a: Aussage, Urteil.

hispanaj

~o 1.: proposición.

hungaraj

~o 1.: mellékmondat, tagmondat; ~o a: állítás; ~o 2.: tétel.

nederlandaj

~o 1.: zin.

polaj

~o a: zdanie.

rusaj

~o 1.: предложение (грам.); ~o a: высказывание, пропозиция.

fontoj

1. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana
2. Plena Ilustrita Vortaro
3. La Nova Plena Ilustrita Vortaro

administraj notoj

pri ~o 1.:
      Reverkinda :-( [MB]
    
pri ~o a:
        MatVort konas ankaux "algebro de ~oj", "~a funktoro"
        [konektilo (KompLeks), operatoro (KompLeks, PIV2),
        operacio (PIV2)...]. Sama hxaoso pri kvantoro (KompLeks),
        kvantifilo (MatVort), kvantizanto (PIV2). [MB]
      

[^Revo] [propoz.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.13 2004/08/19 16:32:23 ]