tradukoj: be ca de fa fr hu nl pt ru

protez/o [1]

protezoTEZ

MEDTEK Artefarita peco destinita anstataŭi naturan organon aŭ korpoparton: denta protezo, krura protezo; se vi trapikas vian koron mem, vi ricevas motoran korprotezon [2].

protezi

(tr)
MEDTEK
Fari kaj instali protezon: Sed kio pri ... tio kiel oni protezis viajn dentojn en Parizo ...? [3]; helpe de tiuj ŝtataj institucioj oni sukcesis protezi sociajn ligojn, disfalantajn sub premo de bonstato [4].

protezisto

MEDTEK
Fakulo kiu faras kaj instalas protezojn.

tradukoj

belorusaj

~o: пратэз.

francaj

~o: prothèse.

germanaj

~o: Prothese.

hungaraj

~o: protézis.

katalunaj

~o: pròtesi; ~i: implantar, posar una pròtesi; ~isto: protètic, protetista.

nederlandaj

~o: prothese; ~i: een prothese aanbrengen; ~isto: prothesemaker.

persaj

~o: عضو مصنوعی، پروتِز.

portugalaj

~o: prótese (med.).

rusaj

~o: протез; ~i: протезировать; ~isto: протезист.

fontoj

1. Gaston Waringhien: Plena Vortaro de Esperanto, Suplemento
2. Sándor Szathmári: Honorigo
3. Dostojevskij, tr. A. Korĵenkov: Iom pri la mensogado, La Ondo de Esperanto, 2000. №11 (73)
4. S. Lem, tr. J. Finkel: Surloka esploro

[^Revo] [protez.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.10 2011/12/07 13:10:11 ]