tradukoj: bg de en fr hu nl ru

prud/a Z

pruda

Afektanta bonmorecon honteman pri ĉia seksrilata sinteno aŭ diro: pika vorto, kiu ne uzindas en pruda konversacio [1].

prudeco

Troa aŭ afektata sinĝeno pro nebonmoraj aferoj: tian prudecon ... li kontraŭbatalas per la forto de l' vortoj, rekte aŭ ironie [2].

prudulo

Homo, kiu afekte evitas malĉastajn kondutojn, dirojn: ĝi ne estas „ĵargono“, kaj ankaŭ pruduloj povas uzi ĝin en siaj konversacioj [3].

tradukoj

anglaj

~a: prudish; ~eco: prudery, prudishness; ~ulo: prude.

bulgaraj

~a: прекалено срамежлив; ~eco: прекалена срамежливост.

francaj

~a: bégueule, prude, pudibond; ~eco: pruderie; ~ulo: sainte nitouche.

germanaj

~a: prüde; ~eco: Prüderie.

hungaraj

~a: prűd, álszemérmes; ~eco: prűdség, prüdéria, álszemérem; ~ulo: erkölcscsősz.

nederlandaj

~a: preuts.

rusaj

~a: преувеличенно стыдливый; ~eco: преувеличенная стыдливость; ~ulo: недотрога.

fontoj

1. Bernard Golden: Katamito: seksologia faktermino, Monato, jaro 1996a, numero 12a, p. 16a
2. Georgo Kamaĉo: Berveling, poeto sen tabua, Monato, jaro 1994a, numero 12a, p. 22a
3. Bernard Golden: Katamito: seksologia faktermino, Monato, jaro 1996a, numero 12a, p. 16a

[^Revo] [prud.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.13 2009/08/19 18:42:08 ]