tradukoj: bg ca cs de en es hu nl pt ru

pubert/o

puberto

MED En la homa fiziologio, la aĝo de seksmaturiĝado: en la modera klimato la puberto okazas, proksimume, en la aĝo 12–16 jaroj ĉe la knabinoj, kaj inter 13 kaj 17 jaroj ĉe la knaboj; la dua spitaĝo okazas dum la puberto.

Rim.: Laŭ A. Cherpillod („Nepivaj vortoj“, 1988), la moderne internacian formon „puberto“ donas la vortaroj Esperanto-dana (de L. Friis, 1969) kaj Esperanto-korea (de Hajpin Li, 1983). La PIV-oj tamen ial elektis malpli internacian kaj por Esperanto maloportunan formon „pubera“ (unue, misanalizeblan kiel „pub-era“; due, puberto ― puberta estas gramatike pli bona paro ol „pubera ― pubereco“). [Sergio Pokrovskij]

puberta

MED Rilata al puberto.

pubertulo

MED Homo en la aĝo de puberto.

tradukoj

anglaj

~o: puberty; ~a: pubescent.

bulgaraj

~o: пубертет.

ĉeĥaj

~o: puberta; ~a: pubertní.

germanaj

~o: Pubertät; ~a: pubertär; ~ulo: Pubertierender.

hispanaj

~o: pubertad; ~ulo: púber.

hungaraj

~o: serdülőkor, pubertás; ~a: serdülő; ~ulo: serdülő.

katalunaj

~ulo: púber.

nederlandaj

~o: puberteit; ~a: puberaal; ~ulo: puber.

portugalaj

~o: puberdade.

rusaj

~o: отрочество, период полового созревания, переходный возраст, пубертатный период; ~a: подростковый, отроческий, пубертатный; ~ulo: подросток, отрок.

[^Revo] [pubert.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.9 2009/08/12 16:30:22 ]