tradukoj: be de en fr hu nl pt ru sv tr

1ras/o

raso

1.
BOTGENZOO Klaso de vivuloj, parto de specio, kun distingaj konstantaj karakterizoj: la blanka (blankhaŭta) raso; bela raso de kokoj, de rozoj; „La infana raso“ (poemo de William Auld) [1].
2.
(arkaismo) =gento la raso de Abraham.

rasismo

Malestimo aŭ eĉ atakemo kontraŭ homoj alirasaj, rigardataj kiel malsuperaj: mi scias bone ... pri la rasismo ĉe eŭropanoj [2].

rasisto

Homo malfavora, malŝata aŭ atakema al alirasanoj.

bonrasa

Estanta ano de raso kun bonaj, utilaj ecoj: kurieroj sur bone kurantaj bonrasaj ĉevaloj [3].

miksrasulo

Ulo de gepatroj el diversaj rasoj, sekve kun mikso de rasaj karakterizoj: kio pri miksrasuloj – duone blankaj duone nigraj [4]?

purrasa

De samrasaj gepatroj kaj prauloj, sekve kun laŭtipaj karakterizoj de sia raso: purrasa hundo.

tradukoj

anglaj

~o: breed.

belorusaj

~o: раса.

francaj

~o: race; ~ismo: racisme; ~isto: raciste; bon~a: de bonne race; miks~ulo: bâtard (métis), métis; pur~a: de race pure.

germanaj

~o: Rasse; ~ismo: Rassismus; ~isto: Rassist; miks~ulo: Mischling; pur~a: reinrassig.

hungaraj

~o 1.: fajta; ~o: nemzetség; ~ismo: fajgyűlölet, rasszizmus; ~isto: fajgyűlölő, rasszista; bon~a: faj- (jó fajtájú); miks~ulo: keverék , korcs; pur~a: telivér, faj-, fajtiszta.

nederlandaj

~o: ras; ~ismo: racisme, rassendiscriminatie, rassenhaat; ~isto: racist; bon~a: van een goed ras; miks~ulo: halfbloed; pur~a: rasecht, raszuiver, zuiver, volbloed.

portugalaj

~o: raça.

rusaj

~o 1.: раса, порода; ~o 2.: род; ~ismo: расизм; ~isto: расист; bon~a: породистый; miks~ulo: метис, помесь; pur~a: чистокровный, чистопородный.

svedaj

~o: ras.

turkaj

~o: ırk; ~ismo: ırkçılık; ~isto: ırkçı; miks~ulo: kırma, melez, karışık.

fontoj

1. Auld William: La infana raso. - La Laguna: Stafeto, 1956
2. Yamasaki Seikô: Landnomoj: homaj frenezigiloj, Monato, jaro 2003a, numero 2a, p. 22a
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ester 8:10
4. Bertilo Wennergren: Re: La milito en Kosovo, soc.culture.esperanto, 1999-07-07

[^Revo] [ras.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.22 2009/08/27 16:33:52 ]