tradukoj: fr it

refleksologi/o

refleksologio

MED Nemedicina kuracmetodo el masaĝado de pied- kaj manplatoj aŭ de oreloj rigardataj kiel respondaj en siaj diversaj partoj al difinitaj organoj: Magda Amer, juna predikistino de la kaira mezklasanaro, ŝatas ĉakrojn, jogon, makrobiotikon kaj refleksologion [1]; la ĉefaj ... masaĝoj konsistas el ... refleksologio, masaĝtekniko de la tiel nomataj refleksaj punktoj de la piedoj kaj manoj [2].

tradukoj

francaj

~o: réflexologie.

italaj

~o: riflessologia.

fontoj

1. H. Tammam, P. Haenni, trad. M. Leon: Ŝika islamo kaj la egipta burĝaro, le Monde diplomatique, 2003-09
2. D. Delarasse: Tuŝo kaj Masaĝo, 2004-01

[^Revo] [refleksologi.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.2 2010/05/22 16:30:22 ]