tradukoj:
be cs de en fr hu nl pt ru
*rekomend/i
*rekomendi
(tr)
- 1.
-
Aparte atentigi pri io aŭ iu por altiri al ĝi
ŝaton,
favoron, protekton, prizorgon:
rekomendi kuracilon, novan metodon, hotelon,
kandidaton, petanton, libron:
(evitinde)
rekomendita letero
(registrita
letero).
- 2.
-
Atentigi iun pri ia plenuminda ago;
insiste konsili al iu, ke li faru:
mi rekomendas al vi la legadon de tiu raporto;
jam multaj internaciaj kongresoj rekomendis la lernadon
kaj uzadon de esp.;
rekomendi al iu pacienconB;
oni rekomendis al mi fari la aferojn sekretaZ;
mi rekomendas, ke vi venu;
sen mensoga rekomendo ne iras la vendoZ.
tradukoj
anglaj
~i:
recommend.
belorusaj
~i:
рэкамэндаваць, раіць.
ĉeĥaj
~i:
doporučit.
francaj
~i:
recommander.
germanaj
~i:
empfehlen.
hungaraj
~i:
ajánl.
nederlandaj
~i:
aanbevelen.
portugalaj
~i:
recomendar.
rusaj
~i:
рекомендовать.
[^Revo]
[rekome.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.13 2006/02/19 17:32:20 ]