tradukoj: be bg de en fr hu nl pt ru

*rubrik/o

*rubriko

TIP
1.
Vorto aŭ titolo sciiganta pri la ĝenerala temo, al kiu apartenas grupo de artikoloj en gazeto, sekcio de libro: en via decembra numero troviĝas sub la rubriko „Ŝerco kaj satiro“ „publika letero“[1].
2.
Tuto de la tekstoj aŭ dokumentoj arigitaj sub sama tema titolo: en tiu ĉi rubriko en la julia numero, oni citas usonan scienciston[2].

tradukoj

anglaj

~o 1.: heading; ~o 2.: section, column; ~o: rubric.

belorusaj

~o: рубрыка.

bulgaraj

~o: рубрика.

francaj

~o: rubrique.

germanaj

~o 1.: Rubrikentitel; ~o 2.: Rubrik.

hungaraj

~o 1.: rovatcím; ~o 2.: rovat, rubrika.

nederlandaj

~o: rubriek.

portugalaj

~o: rubrica, coluna, seção.

rusaj

~o: рубрика, раздел.

fontoj

1. Reinhard Fößmeier: Netrafa adreso, Monato, jaro 2002a, numero 2a, p. 7a
2. Yamasaki Seikô: En la serĉado de la skribsistemo perdita, Monato, jaro 1999a, numero 10a, p. 19a

[^Revo] [rubrik.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.16 2009/06/09 16:30:54 ]