tradukoj: de fa fr it pt

rugbe/o [1]

rugbeo

SPO Pilkoludo por du teamoj, en kiu oni penas porti la ovoforman pilkon trans la gollinion de la kontraŭa teamo: mi ludas rugbeon ĉiun sabaton matene en la rugbeoklubo de nia urbo [2].

rugbeisto

SPO Profesia aŭ kutima ludanto de rugbeo.

tradukoj

francaj

~o: rugby; ~isto: rugbyman.

germanaj

~o: Rugby.

italaj

~o: Rugby.

persaj

~o: راگبی.

portugalaj

~o: rúgbi, rugby.

fontoj

1. Gaston Waringhien: Plena Vortaro de Esperanto, Suplemento
2. T. Lauffenburger-Hashido: Internacia Infana Kongreseto 2003, Sinprezento, 2003-06-25

[^Revo] [rugbe.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.3 2010/04/26 16:30:26 ]