tradukoj: be de en fr hu nl pt ru

run/o [1]

runo

Litero, plej ofte gravurita sur ligno, el alfabetoj uzitaj de la ĝermanaj triboj plejparte antaŭ sia kristaniĝo. La origina alfabeto posedas 24 literojn (uzita inter proksimume 100 kaj 750 p.K.), la juna skandinava 16 (800–1050, en limigita uzo ĝis 1700), la angla komence 28, fine 33 literojn (800–1150 p.K.): vikingo postlasis pere de misteraj simboloj jenan surskribon: „La filo de Tholfr Kolbeinn tre alte ĉizis tiujn ĉi runojn“[2].

runa

Notita per runoj: ili estas la plej granda kolekto de runaj surskriboj [3].

tradukoj

anglaj

~o: rune; ~a: runic.

belorusaj

~o: руна; ~a: рунічны.

francaj

~o: rune; ~a: runique.

germanaj

~o: Rune.

hungaraj

~o: rúna; ~a: rúna-.

nederlandaj

~o: rune.

portugalaj

~o: runa.

rusaj

~o: руна; ~a: рунный, рунический.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. W. H. Simcock: Vizito al la nordaj insuloj, Monato, jaro 1999a, numero 9a, p. 18a
3. W. H. Simcock: Vizito al la nordaj insuloj, Monato, jaro 1999a, numero 9a, p. 18a

[^Revo] [run.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.16 2011/02/08 11:10:16 ]