tradukoj: de en fr

scintigrafi/o

scintigrafio

MEDTEK Medicina esplormetodo, en kiu oni injektas substancon kun radioaktiva izotopo kaj ricevas bildon de ĝia radiado en la korpo: nova diagnoza metodo - imuna scintigrafio [1]; aldone fariĝis pli facile diagnozi ĉi tiujn cerbotumorojn pro pli bonaj cerbaj scintigrafioj [2].

tradukoj

anglaj

~o: scintigraphy.

francaj

~o: scintigraphie, scintographie.

germanaj

~o: Szintigraphie.

fontoj

1. -: nova diagnoza metodo, Sano, 1986:4
2. Arono kaj Karlina: Radio Verda, 2009-12-23

[^Revo] [scintigrafi.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.4 2010/04/14 06:05:25 ]