tradukoj:
de en fr hu nl ru
Slavon/oPIV
Slavono
-
Komuna literatura lingvo de la sudaj slavoj (9–18 jc),
orientaj slavoj (10–18 jc), moravoj kaj ĉeĥoj (9–11 jc),
rumanoj kaj moldavoj (14–18 jc), plu uzata de la ortodokse
kristanaj slavoj kiel lingvo religia:
inter la lokaj variaĵoj de Slavono menciindas la
orientslava, bulgara, makedona, serba, kroata-glagolica,
ĉeĥa kaj rumana.
Rim.:
Dum longa tempo Slavono estis la ĉefa aŭ eĉ sola literatura
lingvo de pluraj slavaj popoloj, kaj oni rigardis kaj nomis ĝin
la slava. Post la 18a jc la nocio
slava lingvo
iĝis supernocio ara, kaj por eviti konfuzon, oni komencis uzadi
diversajn adjektivojn, por neprigi la sencon individuan: la
klasikan Slavonon de la frua periodo iuj nomas
„malnovslava“ (kvankam logike parolante,
malnovrusa ankaŭ estis unu el malnovslavaj lingvoj), kaj la
tuton da lokaj variaĵoj de Slavono en pli malfruaj epokoj,
„eklezislava lingvo“ (ankaŭ malĝuste, ĉar ĝi krome
estis la lingvo de scienco, diplomatio kaj politikaj
pamfletoj). Krome, la lingvanoj mem ĉiam konsciis Slavonon
kiel unu kontinuan tuton, ekde la Praslavono
cirila-metodia
ĝis la sinoda Slavono de la elizabeta Biblio. En Esperanto
tiaj mallertaj elturniĝoj estas nenecesaj kaj nerekomendindaj.
[Sergio Pokrovskij]
slavona
-
Rilata al Slavono:
slavonaj alfabetoj
(glagolico kaj kirilico);
la Slavona Biblio;
slavona diservo.
slavoniĝo
-
Ŝanĝiĝo en lingvo kaj literaturo kaŭzita de tradicioj slavonaj:
la unua slavoniĝo (en la Kieva regno);
la dua slavoniĝo (en la Moskva regno).
slavonaĵo
-
Vorto, frazaĵo aŭ gramatikaĵo el Slavono uzata en alia
lingvo (precipe en la rusa), ofte por stila efekto aŭ por
terminfarado.
tradukoj
anglaj
~o:
Church Slav(on)ic, Slavonic (US).
francaj
~o:
Slavon, vieux slave.
germanaj
~o:
Altbulgarisch, Altkirchenslawisch, Altkirchenslavisch [fak], Kirchenslawisch, Kirchenslavisch [fak].
hungaraj
~o:
ószláv, egyházi szláv.
nederlandaj
~o:
Oudslavisch, Oudbulgaars, Kerkslavisch.
rusaj
~o:
старославянский язык, церковно-славянский, древнеславянский литературный
язык;
s~a:
старославянский, церковно-славянский, славянский (церк.);
s~iĝo:
южнославянское влияние;
s~aĵo:
славянизм.
variaĵoj de ~o:
изводы
церковнославянского языка;
s~aj alfabetoj:
славянские азбуки;
~a Biblio:
славянская библия;
s~a diservo:
богослужение на
церковно-славянском языке.
[^Revo]
[slavon.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.12 2009/02/06 17:59:28 ]