tradukoj: fr hu nl ru

sofistik/o [1]

sofistiko

1.
HIS Greka kaj romia antikva tradicio de rezon- kaj parolarto, precipe utilisma kontraste al pli teoria filozofio.
2.
(figure) Ĉia subtila, eventuale trompa parolado: ĉiuj homoj vidas, ke anstataŭ saĝeco regas malklereco aŭ sofistiko [2].
VD:skolastiko, sofisto

sofistika

1.
Laŭ la metodoj de sofistiko, rilata al sofistiko.
2.
Tre aŭ tro subtila: tial tra la linioj de t.n. sofistika, eĉ absurda poezio lasu preterflugi la vortojn, tiel ke la asociado, la etoso riveliĝas [3].

tradukoj

francaj

~o: sophistique (subst.).

hungaraj

~o 1.: szofisztika; ~o 2.: körmönfont okoskodás; ~a 1.: szofisztikus; ~a 2.: körmönfont.

nederlandaj

~o: sofistiek; ~a 1.: sofistisch; ~a 2.: spitsvondig, vals redenerend.

rusaj

~o: софистика; ~a: софистический.

fontoj

1. La Nova Plena Ilustrita Vortaro
2. Komenio, trad. M. Malovec: El la saĝo de Komenio, [vidita je 2006-08-23]
3. Poul Thorsen: Babile kun mi mem. - Beletra: 1996, Finbabile?

[^Revo] [sofistik.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.5 2009/07/08 16:31:37 ]