tradukoj: fr

splint/o [1]

splinto

MED Tabuleto aŭ aparato, per kiu oni senmovigas parton de membro dum kuraciĝo de rompita osto: doktoro Sui foj-refoje alĝustigis la dikecon de la splintoj kaj streĉadon de la bandaĝo [2].

splinti

(tr)
Provizi per splinto: oni povus plastri kaj splinti la ripojn de la kavaliro [3].

tradukoj

francaj

~o: attelle, éclisse, orthèse; ~i: éclisser.

fontoj

1. Plena Ilustrita Vortaro
2. Fang Xiaotong: Sui Shuyi ― eminenta ĉinmedicina ostologo, Ĉina Interreta Informa Centro, 2007-06-14
3. Miguel de Cervantes Saavedra, trad. Fernando de Diego: La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha, dua parto, ĉapitro 14a, p. 471a

[^Revo] [splint.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.1 2011/12/09 23:10:10 ]