tradukoj:
be de fr hu nl pl ru sv
3stenograf/i [1]
stenografo
-
Homo, kiu scias noti per speciala, tre
rapida skribo;
stenografiisto:
Montagu Christie Butler havis multajn pasiojn;
li estis pacifisto, kvakero, libroamanto, stenografo,
muzikisto, sed pli ol ĉio alia, esperantisto
[2]
ĉiam du stenografoj skribas samtempe ĉe sia tablo
[3].
Rim.:
Oficiala estas la verbo stenografi, kiu
normale implicas ke stenografo estas la
responda agado.
Tamen la vorto stenografo en diversaj lingvoj
celas homon, kiu stenografas, kiel registrite
ĉi tie.
Ankaŭ la esperanta uzo precipe celas la homon,
kvankam hezitoj estas senteblaj interalie pro la uzo
de la formo stenografisto, kiu estas registrita
derivaĵo en PIV1 kaj PIV2:
Lorcán Ó hUiginn ... estis stenografisto
en la Irlanda Parlamento
[4].
[ĵv]
stenografi
(tr)
-
Uzi specialajn konvenciajn tre simplajn signojn
por skribi same rapide, kiel oni parolas:
mi skribas permane absolute nenion -
nek per plumo, nek per krajono -
kaj vere stenografi mi devas nenion
[5].
stenografado, stenografarto
-
Kapablo kaj ago stenografi;
stenografio.
stenografaĵo
-
Dokumento skribita stenografarte;
stenogramo:
mi redonas parton de mia stenografaĵo
[6].
tradukoj
belorusaj
~o:
стэнограф;
~i:
стэнаграфаваць;
~ado, :
стэнаграфія.
francaj
~o:
sténographe;
~i:
sténographier;
~ado, :
sténographie;
~aĵo:
sténogramme.
germanaj
~o:
Stenograf;
~i:
stenografieren;
~ado, :
Stenografie.
hungaraj
~o:
gyorsíró;
~i:
gyorsír;
~ado, :
gyorsírás.
nederlandaj
~o:
stenograaf;
~i:
stenograferen;
~ado, :
stenografie.
polaj
~o:
stenograf;
~i:
stenografować;
~ado, :
stenograifa, stenografowanie;
~aĵo:
stenogram.
rusaj
~o:
стенограф;
~i:
стенографировать;
~ado, :
стенография, стенографирование.
svedaj
~i:
stenografera;
~ado, :
stenografi.
[^Revo]
[stenog.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.14 2012/05/25 14:10:08 ]