tradukoj: ca de en fr hu nl ru

1strigl/i [1]

strigli

(tr)
Brosi kaj purigi haŭton kaj harojn de ĉevalo aŭ hejma besto: ili venu ĉi tien ..., striglu al mi la barbon [2].

striglilo

Speciala ilo por strigli konsistanta el kelkaj paralelaj metalaj kombiloj: oni sciiĝis ke la nigrulo forŝtelis duonon de la hordeo kiun li ricevis por la brutaro, ankaŭ grenŝelojn ŝtipojn, striglilojn, antaŭtukojn [3].

tradukoj

anglaj

~i: curry-comb, groom, rub down; ~ilo: curry-comb, currycomb.

francaj

~i: étriller; ~ilo: étrille.

germanaj

~i: striegeln; ~ilo: Striegel.

hungaraj

~i: csutakol, vakar); ~ilo: csutak, lóvakaró.

katalunaj

~i: estrijolar; ~ilo: estríjol.

nederlandaj

~i: roskammen; ~ilo: roskam.

rusaj

~i: чистить скребницей; ~ilo: скребница.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. Miguel de Cervantes Saavedra, trad. Fernando de Diego: La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha, dua parto, ĉapitro 32a, p. 580a
3. E. de Bonaero: La Friponeto de Tormes, 1973

[^Revo] [strigl.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.13 2011/12/05 01:10:39 ]